Tangerine Dream

Tangerine Dream koncerte en 2007.

Tangerine Dream estas germana grupo de elektronika muziko fondita en 1967 de Edgar Froese. La grupo havis multajn personajn ŝanĝojn laŭlonge de la jaroj, kaj Froese estis la nura kontinua membro ĝis sia morto en Januaro 2015. Grava artisto de elektronika muziko, drumisto, kaj komponisto Klaus Schulze estis dum mallonge membro en frua kariero. La plej bone konata kaj plej konstanta grupanaro, kiu laboris dum sia plej influa mezo de la 1970-aj jaroj, estis trio kun Froese, Christopher Franke, kaj Peter Baumann. En la fino de la 1970-aj jaroj, Johannes Schmoelling anstataŭis Baumann, kaj tiu grupa kompono estis stabila kaj ankaŭ ekstreme produktiva.

La registrita produktado de Tangerine Dream estis fekunda, ĉar ĝi kreis ĉirkaŭ unu centon da albumoj. Ties laboro kun la elektronika muzika etikedo Ohr, nome periodo nomata la "rozkoloraj jaroj" pro rozkolora orelo inkludita en la logoo de Ohr, produktis albumojn kiuj havis ŝlosilan rolon en la disvolvigo de muzika ĝenro konata kiel krautrock. Ties "Virgin Jaroj," tielnomataj pro ties asocio kun Virgin Records, produktis albumojn kiuj helpis difini tion kio iĝis konata kiel Berlina Skolo de elektronika muziko. Tiuj kaj postaj albumoj estis influaj kaj en la disvolvigo de la elektronika dancomuziko kaj ankaŭ de la novepoka muziko, kvankam al la bando mem malplaĉis tiu termino. El la fino de la 1990-aj jaroj al la 2000-aj jaroj, Tangerine Dream plu esploris aliajn stilojn de elektroniko.

Krom el ties multaj studiaj kaj koncertaj registroj, multaj sekvantoj estis enkondukitaj al la muziko de Tangerine Dream el kinaj sontrakoj. La grupo kreis ĉirkaŭ sesdek sontrakoj kiuj inkludis tiujn por la filmoj Sorcerer, Thief, Risky Business, The Keep, Firestarter, Legend, Near Dark, Shy People, kaj Miracle Mile. Ili komponis ankaŭ la muzikon por la filmoludo Grand Theft Auto V.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search